Jamajka-kreola lingvo

Jamajka-kreola lingvo
kreola lingvomoderna lingvo • lingvo
kreola lingvo bazita de angla lingvo • nation language
Parolantoj 3 200 000
Skribo latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 jam
  Glottolog jama1262
Angla nomo Jamaican Patois
Franca nomo créole jamaïcain
vdr

La jamajka kreola lingvo estas kreola lingvo kun anglaj radikoj disvastiĝinta en Jamajko. Ĝi estas krome parolata sur aliaj karibaj insuloj, en partaj regionoj de Domingo, Belizo, Kostariko, Panamo kaj Gvatemalo samkiel de enmigrintoj en Usono kaj en multaj aliaj landoj. Aliaj nomoj estas „Bongo Talk“, „Southwestern Caribbean“, „Creole English“, „Afro-Jam“ oder „Quashie Talk“.

La jamajka kreola formas la bazon por multaj esprimoj de la hiphopa ĵargono disvastiĝinta en Usono kaj ankaŭ en Eŭropo, kiu baziĝas en tio, ke repado en hiphopo originis en jamajka diskludista deklamado. Apartan formon de jamajka kreola flegas la kredantoj de la rastafaria movado: Ili ŝanĝis aron da vortoj laŭ sia kredo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search